Urba bestogardeno plenas je feniksoj kaj marvirinoj. Stranga rugvela sipo revenas kun kargo de perditajoj. Kantanta arbo trompas la esperojn de spektantoj. Jen bildoj el la novelaro Marvirinstrato, kiu konsistas el 18 noveloj originale verkitaj en Esperanto. La noveloj, kvankam plenaj de fantastaj bestoj kaj okazoj, rakontas pri emocioj kaj spertoj homaj - amo, maturigo, felico, perdigo, bedauro, realigitaj kaj trompitaj revoj. Per bildoj el mondo iom nekutima la autoro respegulas karakterojn de la ciutaga vivo.
Ankau ne mankas humuro! Per vortludo, farso kaj ironio la noveloj evitas troan pezon kaj foje vekas rideton.
Tri noveloj ricevis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA (3-a premio, 2005; 2-a premio, 2006; 1-a premio, 2007). Aliaj ricevis premiojn de LIRO- kaj MUZO-konkursoj, kaj kelkaj eldonigis, i.a. en Beletra Almanako, Fonto, kaj Literatura Foiro.
Vi povas elshuti la plenan novelaron Marvirinstrato senpage ci tie: http: //timwestover.com/marvirinstrato Marvirinstrato de Tim Westover estas havebla sub la Creative Commons Attribution-Noncommercial-No Derivative Works 3.0 United States License. Vi rajtas libere uzi kaj represi la novelojn el tiu ci novelaro en via klubo, kurso, podkasto, radioelsendo, bulteno au periodajo lau la kondicoj de la permesilo Creative Commons.
By:
Tim Westover Imprint: Booksurge Country of Publication: United States Dimensions:
Height: 203mm,
Width: 133mm,
Spine: 11mm
Weight: 227g ISBN:9781439236345 ISBN 10: 1439236348 Pages: 212 Publication Date:20 April 2009 Audience:
General/trade
,
ELT Advanced
Format:Paperback Publisher's Status: Active